Fronte al nova ondo da scienc-teknika revolucio kaj industria transformi^go,diversaj regionoj de ^Cinio disvolvas novkvalitajn produktivajn fortojn lau lokaj kondi^coj. Lastatempe raportistoj de El Popola ^Cinio vizitis la urbon Datong de Shanxi-provinco.
Sa^ga urbo
Cifereca ekonomio estas la industrio kun la plej forta kreskopovo por altkvalita disvolvi^go de fabrika industrio. Datong rapide konstruas la novan ciferecan ekonomion kaj kreas servocentron de datumoj kaj komputado por la regiono inter Pekino, Tianjin kaj Hebei.
La soci-administra apo "Tianxia Datong" de Datong provfunkciis en augusto 2022 kaj estis oficiale lan^cita en oktobro de la sama jaro. ^Gis nun, la apo jam estis novigita pli ol 20 fojojn. Kun pli ol 500 000 uzantoj, la apo provizas oportunojn al la lo^gantoj de Datong pri publikigo de informoj, amaskomunikilaj informoj, retkomunumaj forumoj, kulturo kaj turismo, varbado pri laborpostenoj, kaj petoj de lo^gantoj al la registaro. Han Jie, direktoro de la datum-buroo de Datong, diris, ke sekve Datong, celante fari^gi sa^ga urbo, kunordigos diversajn sociajn retejojn kaj starigos administran centron, antauenigos ciferecan industriigon kaj industrian ciferecigon, kaj per la apo oni povas solvi malfacilojn de la socia vivo.
En 2021, la kompanio CRRC Datong (CRRC Datong Electric Locomotive Co., Ltd.) publikigis la unuan ^cinan sendepende elesploritan hidrogenan fuel-hibridan lokomotivon; en 2023 la kompanio lan^cis hidrogen-elektratan lokomotivon kun monde plej granda instalita potenco "Ningdonghao", kiel modelo de aplikado de pura fuelo en fervojo; same en 2023 la kompanio realigis la programon de transporta sistemo por elektrizitaj ^soseoj kaj minejoj, kio plenigis ^ci-flankan mankon de la lando kaj donis ^cinan solvon al la mondo kadre de malaltigo de karbondioksida ellasado.
"Beidou + inteligenta agrikulturo"
Datong situas je 40 gradoj de norda latitudo. ^Gi havas malvarmetan klimaton, grandan temperaturan diferencon inter tago kaj nokto, kaj longajn sunbrilajn horojn. Do la urbo estas "legoma produktejo" por Pekino, Tianjin kaj Hebei, kerna urbo de agrikultura kaj brutobreda regiono de norda ^Cinio, kaj modela urbo pri agrikulturo kaj brutobredo en Shanxi-provinco. En la lastaj jaroj, Datong akcelis la disvolvi^gon de specialaj kaj altkvalitaj planta^joj,efektivigis respondecojn pri grenproduktado, aplikadis novkvalitajn produktivajn fortojn al agrikulturo, por ke scienco kaj teknologio funkciu por grenplantado, kaj "sa^ga" agrikulturo realigu la altkvalitan disvolvi^gon.
Ji Ziping, respondeculo de datong-a Kompanio Yuze pri Agrikultura Scienc-tekniko, diris: "Per Beidou-navigado oni povas certigi, ke la distanco inter ^ciu plantido restu je 18 centimetroj, kio estas pli preciza ol permana semado. ^Gi efikas kontrau perdo au preterlaso de plantido, do estas certigita la ^generala ^germado."
Disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn estas longdaura kaj sistema tasko rilata al multaj kampoj. Datong ^ciam insistas pri novigo kiel la unua movforto por disvolvado, kaj faras rilatajn antauplanadon, aran^gon kaj kunordigon, strebante desegni novan skizon por la novkvalitaj produktivaj fortoj kaj kontribuante por ^cina modernigo.
Verkis: Ma Xiao kaj Yao Quanmao